WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Samuel 16
7 - Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
Select
1 - Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
2 - Kaj la reĝo diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto.
3 - Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
4 - Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.
5 - Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis.
6 - Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
7 - Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
8 - la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo.
9 - Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.
10 - Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras?
11 - Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.
12 - Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado.
13 - Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.
14 - La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.
15 - Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li.
16 - Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo!
17 - Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
18 - Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
19 - Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
20 - Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari.
21 - Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi.
22 - Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj.
23 - La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.
2 Samuel 16:7
7 / 23
Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget